Iom pri Eŭropcentrismo
La esperanta Vikipedio estas tutmonda projekto. Ŝajnas ke kelkaj vikipediistoj el la tienomata "Okcidenta mondo" forgesis tion, humiligante sin al eŭropcentrismo?.
Do, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"?
Laŭ mi, oni povus listigi plurajn punktojn.
- Uzi nacilingvajn kunmetaĵojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto - egz-e "eŭrocentrismo" (= centrismo ĉirkaŭ la monero Eŭro) anstataŭ "eŭropcentrismo". (Kaj ne fidu blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis ĉefe eŭropanoj. Eĉ ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne egzistis mondo sude de Italio.)
- Uzi neologismojn, kiam egzistas bone esperantaj vortoj. (Egz-e "Diktaturo" anstataŭ "Diktatoreco".) Tio konfuzegas tiujn, kiuj ne ek havis tiujn vortojn orelen pere de siaj nacilingvoj.
- Uzi esperantigitajn nacilingvaĵojn, ne kontrolinta onian vortaron: "Vejlzo" anstataŭ "Kimrio", "sekso" anstataŭ "amoro".
- Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozi ci-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (Ĉinoj, Hungaroj, tradiciemaj Japanoj, Koreoj ktp.).
- Forgesi aldoni prononcihelpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ne ĉiuj uzantoj de la Vikipedio scipovos la anglan, francan, germanan, ktp.
- Transskribi fremdlingvaĵojn al kiuj mankas "internacie rekonata latinigo" (la Ĉina, la Japana ja havas) nacimaniere, egz-e "Yeltsin" anstataŭ "Jelcin", "Shirinovsky" anstataŭ "Ŝirinovskij".
- Referi al lokoj sen indiki kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas Ĉikago.
- Uzi tro da bildoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" - kiu pano estas tio?
- Referi al regionoj ekde Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj kial termini Arabujon kune kun Israelo la "Mezoriento"? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la OKCIDENTO.
- Uzi romiajn numeralojn, egz-e XII anstataŭ 12 aŭ dudek. En Esperanto, oni uzu nur la arabidajn numeralojn 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj ties kombinojn. Kio okazus se la ĉinoj, baratanoj, modern-araboj ekenkondukus siajn ciferojn vikipedien? Kaoso!