[Hejmen]Epikuro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Epikuro (-341 al -270) (greke, Epikouros; latine,Epicurus) estis greka filozofo de Ateno? kiu fondisepikuranismon, unu el la kvar ĉefaj skoloj de greka filozofio, kunekun platonismo,aristotelanismo kaj stoikismo. Epikuranismofloris de la jarcento -III al la jarcento II. En ĉi tiu epoko,filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo, sed la vera gvidilo al vivo.Tial, kvankam epikuranismo estas kosmologio, ĝi ĉefe estas etiko? privivo. Ĝi estas materialisma (sed ne ateista) filozofio, bazita sur laatoma fiziko de Demokrito. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estastrankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito deplezuro, precipe per la jenaj principoj:

    1. Ne timu dion: la dioj ja ekzistas, laŭ Epikuro, sed ilivolas vivi trankvile, tial ili ne zorgu pri homoj. En la materialismafilzofio de Epikuro, eĉ la dioj estas faritaj de atomoj (kvankam ili estassenmortaj). Ĉar la mondo nur estas atomoj moviĝantaj, ĉio okazas tutehazarde, tial nia sorto ne estas la produkto de la malbona aŭ bona volo dedioj, sed hazarda.
    2. Ne zorgu pri la morto: je morto, la animo, farita de atomoj,disiĝas kaj malaperas. Morto estas la manko de doloro kaj la manko deplezuro, tial ĝi ne gravas. Aldone, ĉar la animo ne estas senmorta, vi nedevas zorgi pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.
    3. La bona estas facile havebla: laŭ Epikuro, la homo povaskontente vivi sole sur "akvo kaj hordekukoj".
    4. La malbona estas facile elportebla: Laŭ Epikuro, malsano kajdoloro estas aŭ akra sed mallonga, aŭ longa sed malakra.

Laŭ Epikuro, la bona kaj malbona ne estas afero de moralo, sed afero deplezuro kaj doloro. Ĉar la plezuro kaj doloro de la menso estas pligrava ol la de la korpo, Epikuro celis mensan plezuron -- trankvilo de lamenso -- pli ol karna plezuro. Por atingi trankvilon, la virtoj deprudento, honoro kaj justeco necesas. Amikeco ankaŭ helpas, sed familiokaj politika agado malhelpas. Epikuro mem ne edziĝis kaj vivis simple kunsiaj studentoj en la Ĝardeno en Ateno. La Ĝardeno, ĝardeno kajdomo kiujn Epikuro aĉetis, fariĝis la centra lernejo de epikuranismo de-310 al 529.

Kvankam Epikuro kredis al materialismo, li kredis nek al ateismonek al determinismo:

Epikuro verkis almenaŭ 42 librojn, sed el lia plumo, ni nur havasparton de du libroj kaj kelkajn leterojn. La majstra verko de epikuranismo,tamen, ne estas de Epikuro, sed de Lukrecio: la bela poemo DeRerum Natura (-50).

Post la morto de Epikuro, epikuranismo disiĝis: unu sekto emfazis lasimplan vivon de Epikuro, la alia plezuron. Sinmortigo ankaŭfariĝis aprobita. Epikuro staris kontraŭ sinmortigo ĉar ĝi implicas kela malbona ne estas facile elportebla.

La precipa rivalo de epikuranismo estis stoikismo, kiu emfazisdevon anstataŭ plezuro. Post la jarcentoj II, epikuranismo estispreterpasita de stoikismo kaj kristanismopor la mensoj kaj koroj de okcidentanoj. En la jarcento VI, laimperiestro Justiniano fermis la grekajn lernejojn de filozofio, inkluzivede la Ĝardeno.

Epikuranismo dormis ĝis la Renesanco, kiam la antikvaj verkojestis denove eldonitaj (Lukrecio en 1474) kaj la nova kosmologio de modernascienco fariĝis materialisma, favorinte ideojn epikuranismajn interfilozofoj kaj vulgaruloj.

Famaj epikuranoj:

Gassendi adoptis la atoman fizikon de epikuranismo sed diluis lamoralon laŭ kristana gusto. La verkoj kaj studentoj de Gassendi influisLokeon, Bojlon kajNeŭtonon, inter aliaj.

La romaj poetoj, Vergilio kaj Horacio? estis influitaj de epikuranismo.

Famaj kontraŭ-epikuranoj: Cicerono?, Plutarko, Origeno kaj Aŭgusteno.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita December 6, 2001 6:12 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: