Laŭ la funkciado de la listo, estas almenaŭ du malsamaj sortoj de dissendo-listoj. La plej multaj estas diskut-listoj kiuj ebligas al ĉiuj diskuti unuj kun la aliaj. Aliaj listoj nur utilas kiel inform-listo aŭ bulten-listo ĉar nur la kreinto de la listo povas sendi mesaĝon al ĝi.
Dissendolisto estas unu el la plej sukcesaj novaj komunikiloj alportitaj de Interreto. Ili efektive uzas la plej uzatan servon de Interreto, la retpoŝto?, por ebligi al asocioj kaj diversaj grupoj komuniki plej facile. Dank'al ilia uzo eblas nun tre facile informi kaj organizi agadojn inter diversaj uzantoj de Interreto.
Pro tio, ekzistas nun multege de diversaj dissendo-listoj pri diversaj temoj kaj en diversaj lingvoj. Ekzemple en Esperanto ekzistas jam kelkaj centoj de dissendolistoj de pli ol 40 diversaj naciecoj kaj pri diversaj temoj, kiaj kulturaj, sciencaj, politikaj, religiaj, ktp.
Ekzistas diversaj provizantoj de serviloj kiuj ebligas krei kaj uzi dissendoliston sed unu el tiuj Yahoogroups?, posedata de Yahoo? estas tre forte prezenta internacie kaj multlingve kaj pro tio estas la plej uzata en multaj lingvoj inter alie en Esperanto.
Ekstera ligo:
Listo de 200 Dissendo-listoj en Esperanto kaj instruktoj pri ilia uzo:
http://purl.org/net/dissendo/
Yahoogroups en la angla:
(aldonu iso-kodon de landon je la komenco por havigi aliajn lingvojn)
http://groups.yahoo.com/