[Hejmen]Diismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Religio > Deismo
Deismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj [naturaj leĝoj]?. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do deismo rigardas dian providencon?, miraklojn?, dogmoj? kaj [sanktaj libroj]? kiel fabeloj por infanoj kaj naivuloj. Esence, deisto kredas al Dio, sed ne al preĝado.

Deismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento? en la 18-a jarcento kaj poste. La [militoj de religio]? en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de [moderna scienco]? multe helpis popularigis deismon.

[Thomas JEFFERSON]? kaj Ejnstejno estis deistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion? por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 5, 2002 10:59 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: