Geografio >
Afriko > Burkino
Burkino - Burkina Faso
Lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: BF.
- E-nomo: Burkino.
- Nacia nomo: [o] Burkina Faso.
- Etimologio: landnomo signifas "lando de honestaj homoj".
- Areo: 274.200 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Blaise Compaore (1987).
- Ĉefurbo: Uagaduguo (360 mil).
- Loĝantaro: 10.400 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: franca (90% de la loĝantoj parolas sudanajn lingvojn).
- Pokapa GNP: 230 $.
- Historio: en 1960 sendependiĝis de Francio. Post tio civila registaro interŝanĝas kun la milita. Ĝis 1984 lando nomiĝis Supera Voltalando.