Birmo/Mjanmao - Myanma Neinang
Lando en Sud-Orienta Azio, iama Birmo.
Birmo aŭ Mjanmao? Je 1989 la militista registaro ŝanĝis la nomon de la lando de Birmo al Mjanmao kaj la nomon de la ĉefurbo de Ranguno al Janguno. UNO (kaj The Economist) agnoskis la ŝanĝon, sed ne Usono. En Esperanto, "Birmo" estas la plej ofte uzata nomo (80%). Laŭ la registaro, "Birmo" estas maljusta nomo ĉar nur 68% da landanoj estas birma laŭ gento. Sed la nova nomo eble ne daŭros post la nuna registaro: Je 1971, Mobutu? simile rebaptis Kongolon kiel Zairio, sed la nova nomo falis kun lia reĝimo je 1999.