Bonvenon al la babilejo de la Vikipedio
Jen loko por babili pri la vikipedio:
- Nicolas STAMPF: nu, iu proponaĵo. Ne tre babilemula, ĉu?
- Nicolas STAMPF: sed povas esti metodo por lasi mesaĝojn al aliaj redaktantoj. Eble ne unu paĝo po tago, sed unu po monato? Kion vi pensas pri tion? Konfliktema...
- Chuck SMITH: unu paĝo bonas, sed estus pli bona uzi nian tempon por redakti kaj skribi artikolojn... :-)
- Nicolas STAMPF: bone :-) Ĉu tiu placo povas aperi en la Hejmpaĝo?
- [[Bjørn A. BOJESEN]]: Nicolas, ne por esti pedanta, sed vi devas plibonigi vian esperanton. Via artikolo pri teo enhavas plurajn lingvajn erarojn, sed ĉiufoje, ĝis nun, kiam mi korektis ilin, vi superŝutis novan version kun la malnovaj eraroj denove aperantaj. Bv. lasi tion! :-)
- Nicolas STAMPF: (kial via ligo ne funkcias?) Jes, mi scias tion :/ Mi relegos mian "Assimil metodon", mi promesas. Sed vi ŝanĝis la artikolon kiam mi ankoraŭ estis skribanta (plilongigo). Mi kredis je Wikia problemo... Ĉu vi povas diri al mi kiujn tipajn erarojn mi kutime faras? Dankegon :-)
- Brion VIBBER: Se oni ŝanĝas artikolon dum vi skribadas en ĝi, vi ricevos mesaĝon pri "Redaktada Konflikto", kaj devas akordi viajn ŝanĝojn je la ĵus-ŝanĝita versio. Almenaŭ, teorie! Mi ĵus ricevis tian konflikton kiam mi korektis kelkajn gramatikaĵojn en Teo, kaj vi ŝajne redaktadis ĝin samtempe. Viaj eraroj emas esti malakordoj de la akuzativo aŭ de la pluralo, kaj de temp' al temp' pri la verbotempoj. Ne tro gravaj, sed ja korektindaj en enciklopedio! :) Ankaŭ, mi havas etan demandon: ĉu "Ŭlong" ĝustas? Tio ŝajnas neprononcebla; ĉu vi intencis "Ŭulong"? Ĉiaokaze, bonvenon al la Vikipedio, Nicolas! Viaj artikoloj ja estas interesaj; neniam antaŭe mi aŭdis la rakonton pri Bodhi Darma kaj teo...