Laŭ mia scio, ne ekzistas vera enciklopedio esperanta, sed nun ni havas iun dank' al la reto-- http://eo.wikipedia.com/. La vikipedio (vikio + enciklopedio) nun havas 200+ artikolojn, nun en unikodo! La 15-an januaron 2001, la angla vikipedio komenciĝis kaj nun enhavas 20.000+ artikolojn! La esperanta vikipedio estas la 6-a plej granda vikipedio. La beleco de ĉi tiu projekto estas ke ĉiuj povas skribi aŭ redakti ĉion en ĉiu paĝo. La sistemo konservis viajn aldonojn dum 60 tagoj, do neniu povas fuŝi ĝin. Do, skribu artikolon hodiaŭe!