Laŭ mia scio, ne ekzistas vera enciklopedio esperanta, sed nun ni havas iun dank' al la reto ĉe http://eo.wikipedia.com/. Ni komencis enciklopedian retan vikian (vikipedio) kaj nun havas 200+ artikolojn! 15 Januaro 2001, la angla vikipedio komenciĝis kaj nun enhavas 20.000+ artikolojn! La esperanta vikipedio estas la 6a plej granda vikipedio post la angla, la germana, la pola, la hispana, kaj la nederlanda. La beleco de ĉi tiu projekto estas ke ĉiuj povas skribi aŭ redakti ĉion en ĉiu paĝo. La sistemo konservis viajn aldonojn dum 60 tagoj, do neniu povas fuŝi ĝin. Ni nun havas 13 vikipediistoj de 7 landoj. Verŝajne io interesas vin, do bonvolu skribi artikolon pri tio!