Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko? kaj la [Maro Norda]? apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo? inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.
Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezverma kaj malseka pro la influo de la Atlantika [Golfa Fluo]?.