[Hejmen]Andre Marie AMPERE/Priparolu

Hejmpaĝo | Andre Marie AMPERE | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 8-a revisio:
2002-04-08: Administrantoj, bv. ŝangi la nomon de tiu ĉi paĝo el ...AMPERE al ...AMPERO. Dankon. -Scott REDD

Vi povas fari tion vi mem. Simple kreu paĝon [Andre Marie AMPERO]?, enmetu tien la tekston de Andre Marie AMPERE, kaj poste enmetu en la malnova "#REDIRECT [Andre Marie AMPERO]?". --Brion VIBBER
Hmm, sed... mi kontrolis ĉe [google-sercxilo] kaj notis nenian paĝon kun "Andre Marie Ampero", sed plurajn kun "Andre Marie Ampere". Ĉu ne "Ampere" estas la ĝusta nomo? --BV

Ampero estas la ĝusta vorto por la scienca vorto, do, mi pensas, ke ni povas uzi Ampero por lia nomo. Mi volas ŝanĝi la nomon de la paĝo. -SR

Jes, "ampero" estas la ĝusta vorto por la scienca vorto, sed la nomo de la viro estas "Ampère", kaj mi ne vidas ke la esperantigita formo estas ofte uzata (kiel ekzemple "Ejnstejno", "Darvino", kiujn ni ja uzas). --BV

Jes, kiel urboj, oni ne devas esperantigi nomojn de nefamegaj homoj. Tiel, mi havas artikolon de mia urbo nomita Harrisburg, ne Harisburgo. Same, la ĝusta nomo devas esti Ampere, ne Ampero. Ni ne diras "Zamenhofo"... --Chuck SMITH (ne Ĉuk SMITO) :-)


Hejmpaĝo | Andre Marie AMPERE | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 9, 2002 4:14 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: