Laŭ mito de la lernejo, la nederlandanoj en 1626 aĉetis
Manhatanon, la centra insulo de
Novjorko, de la indianoj por
24 dolaroj da komercaĵoj. Sed la usona dolaro ne tiam ekzistis. La vera nombro estas 60 guldenoj, sed tio estis erare konvertita en 1847 de usona historiisto al 24 dolaroj. Erare ĉar li ignoris la efikon de inflacio. Kaj tiuj, kiuj nun citas la nombron ignoras la efikon de inflacio ekde 1847!
La guldeno tiam enhavis 3,5 gramojn da oro, do 60 guldenoj enhavis oron nune taksita je $1850. Sed la nuna valoro de oro ne estas historie norma. Do nombro pli ĝusta por 60 guldenoj estas 1818 denaroj aŭ $5300.
Vidu ankaŭ: Nov-Jorkio