Spinozo (1632-1677) (latine,
Benedictus de Spinoza)
estis
nederlanda filozofo. Li estis influita de la penso de mezepoka
judismo,
Hobbes
kaj, precipe,
Kartezio, kies vortojn kaj
difinojn li prunteprenis.
Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de
matematiko al
filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenia esencan diferencon
inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.
Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la [socia kontrakto]? kaj
en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo
kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio,
komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ
Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno,
de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- t.e,
virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol la de
Hobbes (la baptopatro de la banana respubliko?).
Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por
eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo?. Tie Spinozo
estis edukita kaj studis ambaŭ judan penson kaj modernan filozofion,
precipe la de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro
radikala kaj estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel
herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la
senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo
forlasis Amsterdamo (sed restis en Nederlando, kie li ĝuis grandan
liberecon de penso) kaj li ŝanĝis sian personan nomo de la juda Baruch al
la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino
kaj celo de homo, sed lia teologio estis panteista (vidinte Dion en ĉio)
kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis
eldonitaj postmorte.
Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, vivinte simple kaj
malriĉe, dediĉinte sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li refuzis
postenon kiel profesoro? ĉe Heidelberg tiel, ke li povus resti intelekte
sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano.
/Priparolu