La
rozario estas populara preĝo inter
katolikoj kaj
sanktuloj. Kvankam preĝado per bidaro inter katolikaj kaj ortodoksaj
kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinte
ekde la [jarcento XII]
?, estis disvastigita de la dominikanoj
? en la
[jarcento XV]
?. La jena artikolo pritraktas ĉi tiun rozarion.
La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:
En la parto mensa oni meditas pri unu el la 15
misteroj de la vivo de Maria kaj
Jesuo.
Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu
Pater Noster -on (ĉe la
granda aŭ aparta bido -- bido B en la bildo) kaj tiam dek
Ave Maria -ojn (ĉe la dek
malgrandaj bidoj -- la bidoj de A en la bildo). Ĉiu bido havas propran
preĝon kaj oni moviĝas ronde de la bidaro, bido post bido.
Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko
variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.
Ekzemple, en la usona vario, oni diras (vidu la
bildon ĉisupre):
Post la
Gloria Patri,
iuj diras ankaŭ la
O Bone Jesu, preĝo kiu
devenas de la apero de Maria ĉe Fatima.
La 15 Misteroj
Unuj preĝas ĉiujn 15 misterojn po tago, aliaj nur unu po tago, sed pli
tipe oni preĝas kvin misterojn (unu triono de la tuta rozario) po tago:
- La Kvin Ĝojaj Misteroj:
- La Anunciacio? - Gabrielo anoncas al Maria pri la naskota Jesuo
- La Vizitado - Maria vizitas Anan, ŝia kuzo kaj patrino de Johano la Baptisto
- La Naskiĝo? - de Jesuo
- La Prezentado - de Jesuo al la Templo kiel la unuenaskito
- La Trovado - Maria kaj Jozefo trovas Jesuo en la Templo instruinta la skribistoj
- La Kvin Doloraj Misteroj
- La Agonio - de Jesuo en la ĝardeno de Getsemane
- La Skurĝado - de Jesuo de la romiaj soldatoj
- La Kronado - kun krono de dornoj por moki Jesuon
- La Portado de la Kruco - de Jesuo al Golgotha
- La Krucumado? - de Jesuo
- La Kvin Gloraj Misteroj
- La Releviĝo - de Jesuo el la mortintoj
- La Ĉieliro? - Jesuo revenas al la ĉielo
- Pentekosto? - Jesuo donas la [Spiriton Sanktan]? al la disĉiploj
- La [Ĉieliro de Maria]? - Maria iras al la ĉielo
- La Kronado de Maria - en la ĉielo
/Priparolu