[Hejmen]Tomas Pumpr

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa malgranda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1,3c1
PUMPR, Tomáš, JUDr. (1906-1972) juristo, akademiano, majstra tradukanto. Esperantisto ekde 1926, sian literaturan verkadon li komencis per kunlaboro al la Cxehxoslovaka Antologio (Budapest, 1935) kaj en 1962 li farigxis akademiano. El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el cxehxaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimír de K. H. Borovský (1935, 1967), Sileziaj kantoj de Petr Bezruč (kunlabore kun R. Hromada kaj J. Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Regxo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de K. H. Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de R. Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko). Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de Kalocsay li verkis 106-pagxan traktaton Esperanto sen aspektoj? (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature cxe la eldono de Posxatlaso de la mondo en Esperanto (1971) kaj tradukis la informan brosxuron Mallonge pri Cxehxoslovakio (1966). El Esperanto li cxehxigis la Konstitucion de Japanio por la ministerio de internaj aferoj. Post la dua mondmilito Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la Verda Stacio Praha per vico da tradukoj ekz. Somera firmamento de Z. Jirotka (1948), Gracoplena Jesu-Infano de Prago de Fr. Kožík, Fantomo en la kastelo de M. Šrámek, ambaux en 1948, Maja fabelo de V. Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de Vendita fiancxino de Sabina (muziko B. Smetana) kaj Najado de J. Kvapil (muziko de A. Dvořák) kaj En la puto de Sabina (muziko V. Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr encxehxigis la nederlandan dramon La mondo ne havas atendejon de M. Dekker el esp. traduko de F. Faulhaber.


#REDIRECT [[Tomáš PUMPR]]

  1. REDIRECT [[Tomáš PUMPR]]

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 4:55 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: