Originala nomo: Tumbling Down. Kreinto: Michael Shuck. Unua eldono: numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games'. Ludantoj: 2. Materialo: 8x8'a ludtabulo. Cxiu ludanto havas po 29 ludpecoj situataj cxe la komenco laux bildo 1 montras. |
ORIGINALA NOMO: Tumbling Down. KREINTO: Michael Shuck. UNUA ELDONO: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition' http://www.abstractgamesmagazine.com LUDANTOJ: 2. MATERIALO: 8x8'a ludtabulo. Cxiu ludanto havas po 29 ludpecoj situataj cxe la komenco laux bildo 1 montras. |
MOVOJ
Blankulo ludas unue kaj de tiam ambaŭ ludantoj alternu siajn ludvicojn movante jen unu propran ludpecon, jen tutan kolonon kondiĉe ke ties supra ludpeco apartenas al la movanta ludanto.
Bildo 2 ekzempligas terenĵeton. La nigra 6-peca kolono maldekstre estas terenĵetebla al SE, al la ludtabula bordo.
La plej alta kolono de ludanto, konsistanta nur el propraj ludpecoj, nomiĝas 'Reĝo'. Ludanto povas havi kelkajn Reĝojn. Diverskolora kolono neniel estas Reĝo.
CELO
Ludcelo konsistas kapti unu malamikan Reĝon. Sufiĉas laŭregule movi propran ludpecon sur la Reĝon.