Protelo (Proteles cristatus), Afrika mamulo?, simila al la hienoj?, kiu fosas kasxejojn en la tero (aux tre ofte okupas la jam fositajn nestojn de orikteropoj). Kvankam membro de la hienedoj, la protelo estas multe malpli feroca, malpli fortika, kaj malpli granda ol la tipaj hienoj. Gxi povas mangxi malgrandajn mamulojn aux birdojn, sed preferas insektojn?, cxefe termitojn?, ne predajxojn aux kadavrojn kiel siaj kuzoj-hienedoj. Matura protelo tipe longas 55-80 cm (sen enkalkuli la 20-30 cm da vosto) kaj altas 45-50 cm cxe la sxultroj. Pro la sinkasxemo kaj cxefe dumnokta aktiveco, la protelo ne estas multe esplorita. Ili vivas dise, unuope, kvankam kelkfoje pluraj patrinoj dividas komunan neston (kaj lauxraporte sucxigas ankaux la idojn de la samnestaninoj). |