Religio > Sanktaj Libroj > Tripitako
Tripitako estas kolekto de sanktaj tekstoj de la frua
Budhismo (Hinajano), verkita en la palia lingvo, ĝi estas la budhana biblio. Konsistas el 3 partoj (pitakoj).
- VINAJAPITAKO - “korbo de reguloj”, dediĉita al priskribo de organizaj principoj de budhana monaĥeja komuno, reguloj de akcepto en ĝi kaj postuloj por monaĥoj.
- SUTTAPITAKO - “korbo de instruoj”, rakontata pri la instruo de Budho en formo de liaj konversacioj kun sia lernantaro, ankaŭ kiel aforismoj, poemoj, komentoj.
- ABHIDHAMMAPITAKO - “korbo de traktado de instruoj”, la tria parto de Tripitako, entenanta teologiajn traktadojn de ĉefaj tezoj de la budhana religio.