[Hejmen]Mezurunuo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (aŭtora ŝanĝo)

Ŝanĝis: 11c11
:Elektrika Intenso - Ampero. La ampero estas difinita kiel forto produktata de tia kurento, kiu pasas en du longaj (senfinaj) paralelaj dratoj, trovigxantaj en vakuo je distanco de unu metro, produktanta efikon inter la du dratoj ( pro iliaj magnetaj kampoj) de 2·10-7 neuxtono por cxiu metro de longeco.
:Elektrika Intenso - Ampero. La ampero estas difinita kiel forto produktata de tia kurento, kiu pasas en du longaj (senfinaj) paralelaj dratoj, trovigxantaj en vakuo je distanco de unu metro, produktanta efikon inter la du dratoj ( pro iliaj magnetaj kampoj) de 2·10-7 neuxtono por cxiu metro de longeco. La Ampero unito nomigxis pro [[André Marie AMPÈRE]].

Etalonoj de Mezurunuoj

Longo - Metro. Ĝi estas difinita kiel 1650763,73 ondolongoj en vakuo de la oranĝa linio de la spektro de kriptono-86.

Tempo - Sekundo. La sekundo estas difinita kiel la tempodaŭro de 9192631770 cikloj de la radiado kiun alportas la transiro inter du niveloj de la cesium-133 atomo.

Maso - Kilogramo. La normo por la kilogramo estas cilindro de platino-iridia kunfandaĵo kun diametro kaj alteco je 39 mm. Ĉi tiu etalono troviĝas en la Internacia Ofico de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo.

Temperaturo - Kelvino. La Kelvino estas difinita kiel la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo; tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva kaj gasa koincidas. Ĉi tiu estas difinita kiel 0,01°C sur la Celsiusa skalo kaj 32,02°F sur la Fahrenhejta skalo. La temperaturo 0°K estas nomita "absoluta nulo." La Kelvina unito nomiĝis pro Lordo KELVINO.

Elektrika Intenso - Ampero. La ampero estas difinita kiel forto produktata de tia kurento, kiu pasas en du longaj (senfinaj) paralelaj dratoj, troviĝantaj en vakuo je distanco de unu metro, produktanta efikon inter la du dratoj ( pro iliaj magnetaj kampoj) de 2·10-7 neŭtono por ĉiu metro de longeco. La Ampero unito nomiĝis pro [[André Marie AMPÈRE]].

Luma Intenso - Kandelo. La kandelo estas difinita kiel la forto de lumo, ekradiita de nigra korpo perpendikulare sur areo 1/600000 kv.m laŭ temperaturo de la korpo egala al temperaturo de solidiĝo de platino ĉe la premo 101325 Paskalo.

Materikvanto - Molo. La molo estas la sumo de substanca sistemo, kiu enhavas tiom da strukturajn elementojn, kiom da atomojn entenas 0,012 kilogramo de karbono-12.

Plata angulo - Radiano. La radiano estas angulo inter du radiusoj de cirklo, arkolongo inter kiuj egalas al la radiuso.

Spaca angulo - Steradiano. La steradiano estas angulo, kiu havas verticon en centro de la sfero, eltranĉanta de la surfaco de sfero areon, egalan al kvadratareo kun latero radiuslonga.

Mezurunuoj en SI-sistemo

Grando Nomo de la unuoMallonge Mezuro de la unuo
Longo metro m laŭ trajto de SI
Maso kilogramo kg " - "
Tempo sekundo s " - "
Kurentintenso ampero A " - "
Temperaturo termodinamika kelvino K " - ‘
Lumintenso kandelo cd " - ‘
Materikvanto molo mol " - "
Plata angulo radiano rad -
Spaca angulo steradiano sr -
Areo kvadrata metro m2 m2
Volumeno kuba metro m3 m3
Denseco kilogramo per kuba metro kg / m3 kg / m3
Frekvenco herco Hz 1/c
Rapido metro per sekundo m / s m / s
Akcelo metro per senkundo en kvadrato m / s2 m / s2
Forto neŭtono N kg · m / s2
Premo paskalo Pa kg / (m·s2)
Laboro ĵulo J kg·m2 / s2
Elektra ŝargo kulombo C A·s
Povumo vatto W kg·m2 / s3
Elektra tensio volto V kg·m2 / (A·s3)
Tensio de kampo volto per metro V / m kg·m / (A·s3)
Elektrostatika kapacitanco farado F kg-1·m-1·s4·A2
Magneta flukso vebero Wb kg·m2 / (A·s2)
Induktanco henro H kg·m2 / (A2·s2)

Kelkaj derivitaj kaj nemetrikaj mezurunuoj

Longo
futo angla 0,304 m
futo franca 0,324 m
jardo brita 0,917 m
arŝino (rusa) 0,71 m
colo (brita) 0,0254 m
lineo (brita) 2,256 mm
mejlo angla 1609,31 m
marmejlo brita 1853,18 m
marmejlo internacia 1852 m
parseko (astronomia) 3,25 lumjaro
astronomia unuo 149,6 mln km
Areo
aro 100 m2
hektaro 10000 m2
akreo angla 40 aroj
akreo franca 80 aroj
Volumeno
litro 1 kubdecimetro (dm3)
buŝelo angla 36,6 litroj
buŝelo franca 13 litroj
galjono angla 4,5460 litroj
galjono usona 3,7853 litroj
kvarto brita 1,1361 litroj
Maso
unco franca 31 g
unco brita 28,35 g
tuno metra 1000 kg
tuno angla 1016 kg
Aliaj mezurunuoj
ĉevalpovo 736 W


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 4:37 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: