ORIGINALA NOMO: L.
KREINTO: ?
UNUA ELDONO: ?
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 4x4a ludtabulo. Po unu ludpeco L-forma ĉiu ludanto. Krome oni uzas 2 neŭtralajn ludpecojn apartenantajn al neniu, sed moveblaj de ambaŭ.
Eka pozicio montrata per bildo apuda.
MOVOJ
Ludantoj alternu siajn ludvicojn.
Dum ludvico eblas movi du ludpecojn:
- unue kaj devige sian ludpecon 'L' ĝis nova pozicio. L-ludpecon oni povas levi, turni, renversi, ktp. kaj fine meti ĝin denove sur la ludtabulon en iu ajn pozicio. Oni taksas pozicion nova se almenaŭ unu el la fakoj kovritaj estas malsama. L-ludpeco devas kovri ĝustan formacion el fakoj malplenaj.
- Movinte la L-ludpecon, ludanto povas (ne estas devige) movi unu el la du neŭtralaj ludpecoj ĝis iu ajn malplena fako.
KIEL VENKI?
Ludcelo konsistas blokadi la kontraŭlon, kondukante lin-ŝin al pozicio el kiu ia movo estas malebla. Oni venkas se la malamiko ne povas ŝanĝi la situon de sia L-ludpeco.