La nun ekzistantaj haloj de la templo rekonstruiĝis en Ming- kaj Ĉing-dinastioj. La templo havas la tri partojn mezan, orientan kaj okcidentan, kaj malantaŭan korton. Diŝingmen, 7etaĝa portalo kun 4 kolonoj, aspektas tre impone. Tie antaŭe estis loko por observi planedojn. Sur la muro de la pordo estis skulptitaj ŝtonaj simietoj. Ĝi estas unu el la vidindaĵoj de la templo.
En la meza parto staras kvin haloj unu post alia kaj sonorila kaj tambura turoj. En la orienta kaj okcidenta partoj troviĝas po kvin flankaj haloj simetrie arnĝitaj.
La malantaŭa korto nomiĝis Junĝji-ĝardeno kaj ankaŭ Malgranda Penglaj. Ĝi kun la Ordinada Altaro kaj Junĝjiŝan-domo kiel la centro ornamiĝas per artefaritaj montetoj, ĉirkaŭ koridoro kaj ombroriĉaj arboj.