La haloj estis projektitaj de genia arkitekto. Antaŭ la granda halo kuŝas vasta korto, ĉe kies ambaŭ flankoj estas po unu koridoro aspektanta majeste kaj grandioze. Kontraŭ la halo staras la kvinspana Halebarda Portalo, interne kaj ekstere de kiu estis antaŭe konservitaj 120 halebardoj. Sude de la portalo estas la Jada Rivero, super kiu kuŝas kvin elegantaj pontetoj. Norde de la pontetoj ĉe la orienta kaj okcidenta flankoj staras po unu sesangula kiosko antaŭ verdaj pinoj.
En Ming- kaj Ĉing-dinastioj en tiu granda templo loĝis nur dekoj da gardistoj-eŭnukoj kaj aro da gruoj. En ĉiu halo estis nur altaro, sur kiu staris olelampoj, kandelingoj, incensujoj kaj nomtabuletoj. La imperiestroj venis tien por kulti siajn prpatrojn nur dum okazo de siaj surtroniĝo kaj edziĝo, aŭ celebrado de triumfo kaj festoj.
En la Unua de Majo 1951, super la fronta pordego de la templo Tajmjaŭ oni pendigis la horizontalan tabulon kun la vortoj "Kultura Palaco de Laboruloj en Pekino" skribitaj de Maŭ Zedong. De tiam ĝi malfermiĝis al la publiko.
Poste oni konstruis en ĝi subĉielan teatron, sportejon, kinejon, ekspoziciejon kaj bibliotekon. Nun la antikva kvieta templo Tajmjaŭ jam fariĝis distrejo de la ĉefurba laboranta popolo.