Religio > Sanktaj Libroj > Avesto
Avesto estas kolekto de la sanktaj libroj de la malnova irana religio. Ĝi instruas pri Zoroastrismo
?, pri nova religia doktrino, kies iniciatoro estis
Zoroastro. La rakonto koncernas al la konflikto inter
Mazdao (Ahuramazda) kaj
Arimano (Anhramajniu), kaj praktikata iam de la magoj kaj nun de la Parsioj. Mazdao estis patrono de paclaboro, zorganto pri hejmaj animaloj kaj kulturaj kreskaĵoj. Liaj adeptoj devis kulturi la teron, bredi brutaron kaj ekstermi sovaĝan bestaron. Arimano estis prezentita malamiko de homa artagado, patrono de rabobestoj, helpanta al militemaj nomadoj rabi pacan loĝantaron. Kaj Mazdao, kaj Arimano havis siajn demonojn, helpantaj al ili en bataloj, kiuj daŭrigadis dum jarmiloj kaj finiĝis per venko de bonkora dio.