2002-04-08: Administrantoj, bv. ŝangi la nomon de tiu ĉi paĝo el ...AMPERE al ...AMPERO. Dankon. -
Scott REDD
- Vi povas fari tion vi mem. Simple kreu paĝon [Andre Marie AMPERO]?, enmetu tien la tekston de Andre Marie AMPERE, kaj poste enmetu en la malnova "#REDIRECT Andre Marie AMPERE". --Brion VIBBER
- Hmm, sed... mi kontrolis ĉe [google-sercxilo] kaj notis nenian paĝon kun "Andre Marie Ampero", sed plurajn kun "Andrew Marie Ampere". Ĉu ne "Ampere" estas la ĝusta nomo? --BV
- Ampero estas la ĝusta vorto por la scienca vorto, do, mi pensas, ke ni povas uzi Ampero por lia nomo. Mi volas ŝanĝi la nomon de la paĝo. -SR
- Jes, "ampero" estas la ĝusta vorto por la scienca vorto, sed la nomo de la viro estas "Ampère", kaj mi ne vidas ke la esperantigita formo estas ofte uzata (kiel ekzemple "Ejnstejno", "Darvino", kiujn ni ja uzas). --BV
Jes, kiel urboj, oni ne devas esperantigi nomojn de nefamegaj homoj. Tiel, mi havas artikolon de mia urbo nomita Harrisburg, ne Harisburgo. Same, la ĝusta nomo devas esti Ampere, ne Ampero. Ni ne diras "Zamenhofo"... --Chuck SMITH (ne Ĉuk SMITO) :-)