(plusendita de Woese)

[Hejmen]Carl WOESE

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Carl WOESE (1928-) [Karl Vos] estas usona mikrobisto kiu eltrovis la trian regon de vivo -- la regno arkia (angle, Archaea) en 1977. La arkioj, kvankam prokariotoj, ne estas bakterioj -- ili estas fakte pli similaj sur la genetika nivelo al eŭkariotoj? (plantoj, fungoj, kaj animaloj). Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parenco de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arkio. Ĉar la plejparto de arkioj nur kreskas ĉe altaj gradoj da varmo (pli ol 80 gradoj C), tio eble signifas ke eŭkariotoj? evoluis ĉe altaj gradoj.

Kvankam la ideoj de Woese nun estas la normo, dum multaj jaroj Woese estis mokata. Multaj sciencistoj ne povis kompreni la ideon ke la prokariotoj ne estis natura grupo. Woese estis tre kuraĝa kaj ne forĵetis sian revolucian ideon. Nuntempe la mezurado de kompletaj genaroj de kelkaj arkioj subtenas la fruan genetikan esploradon de Woese.

Woese estis elektita al la (usona) Nacia Akademio de Sciencoj en 1988, gajnis la Leeuwenhoek-Medalon (la plej alta honoro en mikrobiologio) en 1992, kaj gajnis la (usonan) Nacian Medalon de Scienco en 2000.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 8:49 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: