La turka (türkçe) estas ano de Turkeca lingvaro, grupero de la Ural-Altaja lingvogrupo, kiu inkluzivas la mongola, korea, japana, hungara, kaj suomia (finnlanda). Plej proksime tamen estas la Turkmena kaj la Azerbaiĵana.
Same kiel la suoma, la japana, aw esperanto, la gramatiko de la turka estas alglua. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj. Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aw -ler, dependas de la antawa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨rimaj¨ - estas kvar buŝaj vokaloj, kaj kvar gorĝaj vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn kaj gorĝajn vokalojn. eg: arkadaŝlar, Özellikler.
Oni uzas latinan abocon kun literoj ĉapelitaj (preskaŭ same kiel la abc de esperanto) ekde la rego de Mustafa Kemal Ataturk, unua ĉefo de la moderna turka ŝtato. Antaŭe, dum Imperio Otomana, estas uzita la araba alfabeto. Mustafa Kemal ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis ¨turkigi¨ la lingvon, reformante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn.
Egzemplo de parolata turka lingvo:
NasIlsIn, canim? Seni çok çok özledik, nereye gittin?
Kiel vi, kara? Vi tre tre mankis al ni, kien vi iris?