ORIGINALA NOMO: Tres Mosqueteros.
KREINTO: ?
UNUA ELDONO: ?
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 5x5'a ludtabulo. Krome, 3 ludpecoj el unu koloro (la Musketistoj) kaj 22 el alia koloro (la Kardinala Gardistaro).
Eka pozicio videblas per la apuda bildo.
MOVOJ
Kiu havas la Tri Musketistojn, tiu ludas unue. Poste ambaŭ ludantoj alternas siajn movojn.
Dum sia vico, ludanto movu siajn ludpecojn jene:
- Musketisto moviĝas horizontale aŭ vertikale, irante en fakon okupitan de Kardinala Gardisto. Tiun malamikon tiel kaptitan oni forigas el la ludtabulo. Musketisto ne povas iri en malplenan fakon.
- Kardinala Gardisto moviĝas horizontale aŭ vertikale, irante en malplenan fakon. Ĝi neniel kaptas.
CELO
Ambaŭ ludantoj havas malsamajn celojn:
- La Kardinala Gardistaro provas devigi al la Tri Musketistoj liniiĝi sur la sama vertikalo aŭ horizontalo, venkante se ili sukcesas fari tion.
- La Tri Musketistoj provas blokadi sin mem. Se ĉe propra vico, ili neniel povas moviĝi, venkas.
POENTARO
Okaze oni ludos kelkajn partiojn, estas konvene ke ambaŭ ludantoj alternu la rolojn de Musketistoj kaj Kardinala Gardistaro. Jen ebla poentsistemo:
- Se Kardinala Gardistaro venkis, ties ludanto gajnu tiom da poentoj, kiom gardistoj restas sur la ludtabulo.
- Se venkis la Musketistoj, ties ludanto notu dek poentojn.
Ludinte antaŭdifinitan kvanton de partioj, turnirvenkas tiu, kiu sumis pli da poentoj.