[Hejmen]Topologio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Topologio en matematiko havas du signifojn. Ĝi estas:

  1. matematika strukturo, per kiu oni studas la nociojn de kontinueco, konekseco, kaj konverĝado; kaj
  2. tiu branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri tiuj ĉi nocioj.

Kiel matematika strukturo, topologio super aro X estas aro T da subaroj de X, kiu plenumas la jenajn kondiĉojn:

  1. Kaj X kaj la [vakua aro]? troviĝas en T.
  2. La komunaĵo de iu ajn paro da aroj en T troviĝas en T.
  3. La kunaĵo de ajna kolekto da aroj en T troviĝas en T.

Tiujn arojn, kiuj troviĝas en T, oni nomas malfermitaj. La komplementojn de la malfermitaj aroj oni nomas fermitaj. La aron X kune kun topologio T super X oni nomas topologia spaco. Funkcion inter du topologiaj spacoj oni nomas kontinua se la inversa bildo de ĉiu malfermita aro estas malfermita.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 13, 2002 2:15 pm by Argilo (diferencoj)
Serĉu: