[Hejmen]Tjan'anmen-Placo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Turismo > [Gvidlibro Pri Pekino]? > Tjian'anmen-placo
En la centro de Pekino antaŭ la Imperiestra Palaco staras alta bazamento el brikoj, kun ligna naŭĉambra turo duetaĝa sur si. Jen Tjan'anmen-pordego fame konata tra la mondo.

Dum ming- kaj Ĉing-dinastioj Tjan'anmen estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruigis Ĉengtjanmen tie, kaj en la 8-a jaro de la regado de la imperiestro Ŝunĝi de Ĉing-dinastio (1651) oni rekonstruis ĝin kaj alinomis ĝin Tjan'anmen. La pordega turo estas granda halo kun skulpitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ruĝe lakitaj kaj fiksitaj per oritaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Ŝtata Pordo.

Antaŭ Tjan'anmen-pordego fluas la Ora Rivero, super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka mamoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj.

Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, dank' al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400,000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.

Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37.94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de Prezidanto Maŭ Zedong. Oriente de la placo estas la muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio kaj okcidente la Popola Halo. Ambaŭ mondernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tjan'anmen-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 15, 2001 3:32 pm by ZHU Xin (diferencoj)
Serĉu: