[Hejmen]Terenĵeto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

ORIGINALA NOMO: Tumbling Down.
KREINTO: Michael Shuck.
UNUA ELDONO: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition' http://www.abstractgamesmagazine.com
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 8x8'a ludtabulo. Ĉiu ludanto havas po 29 ludpecoj situataj ĉe la komenco laŭ bildo 1 montras.

MOVOJ

Blankulo ludas unue kaj de tiam ambaŭ ludantoj alternu siajn ludvicojn movante jen unu propran ludpecon, jen tutan kolonon kondiĉe ke ties supra ludpeco apartenas al la movanta ludanto.

Unue movu la tutan kolonon ĝis apuda fako laŭ iu ajn direkto, ortogonala aŭ diagonala. Lasu la suban ludpecon de la movata kolono tie, sur iun ajn ludpecon aŭ kolonon jam kuŝantan sur tiu fako. Plu irigu la kolonon laŭ la sama direkto. Denove lasu la nove suban ludpecon de la restanta kolono sur iun ajn ludpecon aŭ kolonon trovatan sur la nova fako (aŭ rekte sur la fakon kaze ĝi estus malplena). Nu, ripetu la saman agmanieron ĝis vi atingos la ludtabulan bordon aŭ ĝis vi terenĵetos la tutan kolonon.
Estas malpermesate ŝanĝi la movdirekton dum terenĵeto.

Bildo 2 ekzempligas terenĵeton. La nigra 6-peca kolono maldekstre estas terenĵetebla al SE, al la ludtabula bordo.

La plej alta kolono de ludanto, konsistanta nur el propraj ludpecoj, nomiĝas 'Reĝo'. Ludanto povas havi kelkajn Reĝojn. Diverskolora kolono neniel estas Reĝo.

CELO

Ludcelo konsistas kapti unu malamikan Reĝon. Sufiĉas laŭregule movi propran ludpecon sur la Reĝon.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 15, 2002 3:24 pm by Del Castillo (diferencoj)
Serĉu: