[Hejmen]Surtablaj Rolludoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ludoj > Rolludoj
Surtabla rolludoj estas la plej maljunaj rolludoj.

Iu ludmajstro gvidas ludantojn tra antaŭdifinita historio, kaj ludantoj agadas konsekvence al priskriboj de la ludmajstro, kiu mem ŝanĝas la historion laŭ la diversaj agadoj de la ludantoj, ktp.

La ludo estas finita kiam la celo, elektita de la ludantoj mem (aŭ difinita de la historio) estas atingita.

Surtablajn rolludojn oni ludaj per papero, krajono kaj haketoj multflankaj (4, 6, 8, 10, 12, 20 flankoj). La haketoj resolvigas situaciojn laŭ rulsistemo aĉetebla (ekz. [[Dungeons & Dragons]]).

Ĉiuj ludantoj ludas la rolon de persono, kiun priskribas la persona folio per valoroj numeraj. Tiu persona folio priskribas tion, kion formas "la persono": tion oni ankaŭ nomas "la persono de la ludantoj" t.e. la rolon kiu li aŭ ŝi ludas. Valoroj ekzistas kiuj priskribas ĉion, kio estas mezurebla ĉe gehomoj: forto, rapideco, lerteco, ktp.

Ekzemple, se iu persono havas noton je "14/20" je la lerteco "grimpi", kaj deziras supreniri klifon, la ludmajstro petas la ludanton ĵeti d20 haketon (haketon kun 20 flankoj). Se la rezulto estas sub 14, la klifo estas grimpita de la persono; se ne, la persono povas fali! Kompreneble, ju pli alta la lerteca nivelo, des pli bona lertecas la persono.

La plej maljuna rolludo estas [Kasteloj kaj Dragonoj]? ([Dungeons and Dragons]? anglalingve), sed nun ili multas. Ankaŭ ekzistas rolludoj kiu temas pri [la mastro de l'ringoj]? ([The lord of the rings]]), [la batalo de steloj]? ([Star Wars]?), ktp.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 6, 2002 8:53 pm by Nicolas STAMPF (diferencoj)
Serĉu: