[Hejmen]Sud-Afrika Evolu-Komunumo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Sud-Afrika Evolu-Komunumo estas organizaĵo por la kunlaboro de ŝtatoj de suda Afriko. Ĝiaj programoj dividiĝas en kelkajn ekonomiajn kaj sociajn kampojn. La 14 membraj ŝtatoj estas Angolo, Bocvano, [Demokratia Respubliko de Kongolo]?, Lesoto?, Malavio?, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio?, Sud-Afriko, Sejŝeloj?, Svazilando?, Tanzanio, Zambio?, Zimbabvo?.


Historio

La [Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon]? (SAEKK), la pra-organizaĵo de SAEK, establis en april 1980 la registaroj de la naŭ sud-afrikaj landoj Angolo, Bocvano, Lesoto?, Malavio?, Mozambiko, Svazilando?, Tanzanio, Zambio?, kaj Zimbabvo?. La formado de SAEKK estis longa procezo de konsultoj inter la estroj de suda afriko. Je la fino de la 1970-aj jaroj, klariĝis al la estroj de la regiono ke havi nacian flagon kaj nacian himnon ne kontentigus la bezonojn de la popolo por plibona vivnormo. Kaj la pozitivaj spertoj de kunlaboro inter la ŝtatoj por antaŭenigi politkajn baraktadojn, transformiĝis al pli vasta kunlaboro alcelanta ekonomian kaj socian evoluon. Kunveno okazis en Arusha?, Tanzanio, en julio 1979 kiu kondukis al la formiĝo de SAEKK post unu jaro.

En aŭgusto 1992, la ŝtatestroj de SAEKK kunvenis en Windhoek?, Namibio?, kaj subskribis deklaracion kaj traktaton establigante la nova organizaĵon SAEK. La ŝtatestroj konsciis ke malgraŭ la bona laboro de la Konferenco, ĝi montris la gravan bezonon de organizaĵo pli leĝa kaj formala. Kaj estis deziro ŝanĝi la celon de nur kunordigo de evoluaj projektoj al pli intergritaj ekonomioj, kaj tial la traktato, kiu estas plano por konstrui komunumon.

La TTT-ejo de SAEC en la angla (franca kaj portugala venonta) http://www.sadc.int/


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 8:54 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: