[Hejmen]Spot

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

ORIGINALA NOMO: Spot.
KREINTO: ?
UNUA ELDONO: komputilludo prezentita kiel reklamon de Seven Up.
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 7x7'a ludtabulo. 50 ludpecoj entute, kies flankoj estu malsamkoloraj, kiel tiuj de Othello aŭ Reversi.

Bildo montras la ekan pozicion.

Iu ajn komencas. De tiam ludantoj alternu siajn ludvicojn. Dum sia ludvico, ludanto elektu inter:

aŭ...

KAPTO

Se tiu fako ĵus okupita (per aldono aŭ movo) estas ortogonale aŭ diagonale apuda al unu aŭ kelkaj malamikaj ludpecoj, tiuj ĉi estu renversitaj sur la ludtabulo. Ĉar ili jam estas samkoloraj al la ludpecoj de la kaptinto, tiu ĉi povos uzi ili kiel proprajn.

Eka pozicio de la ekzemplo.

Nigrulo aldonas ludpecon maldekstre de sia triopa grupo.

Tiel Nigrulo kaptas la apudan blankan ludpecon, kiu estas renversita kaj nigriĝas.

Blankulo respondas per salto. La tri nigraj ludpecoj apudaj al la saltinta blanka ludpeco, estas kaptitaj.

Fina pozicio de la ekzemplo.

FINO

Partio finiĝos kiam unu el la du partoprenantoj ne povas fari validan movon aŭ salton. Tiam oni kalkulas kiom da ludpecoj havas ĉiu ludanto sur la ludtabulo. Kiu pli havas, tiu venkas.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 15, 2002 3:21 pm by Del Castillo (diferencoj)
Serĉu: