[Hejmen]Speco De Loknomoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Toponimio > Speco de Loknomoj

Laŭ gramatika vidpunkto ekzistas 3 specoj de la loknomoj: (1) primitivaj, (2) derivitaj kaj (3) kunmetitaj. Tamen ne ĉiam eblas indiki ĝustan limon inter la 3 grupoj.

Primitiva loknomo estas vorto, kiu ne havas gramatikajn formantojn. Ofte ilia signifo ne estas konata pro longjaraĝo, pro malapero de nomanta popolo kaj ilia lingvo aŭ aliaj kaŭzoj. Ekzemple: Parizo (devenas de tribnomo), Alpoj? (signifas “monton” en celta lingvo), Florenco? (‘floranta” en latina lingvo), Gori? (‘monteto” en kartvela lingvo), k.c.

Unu parto de loknomoj estas derivitaj kun aldono de prefiksoj kaj sufiksoj. Ĉiu loknomo estas produkto de iu certa lingvokolektivo, pro tio derivantaj afiksoj abundas. Kutime, tiuj formantoj mem ne havas apartan signifon. Ekzemple, sufikso -et formigas landnomojn en Kartvela lingvo (Poloneti, Espaneti, Bulgareti), -ia - en Latina lingvo (Polonia, Hispania, Bulgaria), -uj - en Esperanto (Polujo, Hispanujo, Bulgarujo); prefiksoj - za, - na, - pri; sufiksoj - ov (ev), - in, - ec kaj multaj aliaj estas tre produktivaj formantoj de loknomoj en la Rusa lingvo.

Granda parto de loknomoj estas kunmetitaj de du aŭ multaj vortradikoj, tamen ne nepre de la sama lingvo. Ekzemple: nomo de Itala urbo Napoli devenas de greka nomo Neapolis, Nea - en greka lingvo “nova”, Polis - “urbo”; aliflanke: Portland estas kunmetaĵo de latina Portus - “haveno” kaj angla Land - “lando”, t.e. “lando ĉe la haveno”;

Kunmetitaj loknomoj estas: Montmartre – france: “monto de martiroj”; Beijing – ĉine: “norda ĉefurbo”, Beograd – serbe: “bela urbo”, Dusseldorf, Saarbrucken, Hindukush, Pakistan, Budapest, k.a.


Laŭ formo oni distingas 3 grupojn de loknomoj.

Normala loknomo estas vorto, kiu per si mem estas propra nomo: Parizo, Vieno, Portugalio, Hindustano, Alpoj, Zambezi, Helsinki, Mumbai.

Kelkfoje propra nomo havas iaspecan priskribon, kiu estas parto de la nomo, kiel ekzemple:

Ĉe tiuj loknomoj oni ofte uzas adjektivojn - nova (Nouvelle Caledonie, New Hampshire), malnova (Andorra la Vela), supra (Haut Atlas), malsupra (Nizhni Novgorod), orienta, okcidenta, meza, norda, suda, centra; prepoziciojn kun signifo ĉe, sur, apud, de.

Toponimo ankaŭ povas esti ordinara vorto kun priskriboj. Siaflanke priskriboj estas


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 14, 2002 4:41 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: