Li distingis sin pro sia nobleco al la malriĉuloj kaj la bezonantoj. La epizodo, efektive, kiu karakterizis la periodon de lia juneco, kiam li estis ankoraŭ simpla laiko, estas kiam li helpis tri malriĉajn junulinojn, donante sekrete, dum noktis, tri saketojn plenajn je mono. Nuntempe, en la ikonografio estas bildigitaj tri sferoj oraj (la tri saketoj) sur la evangeliaro. Tiel, danke al li, ili edziniĝis. Pastro plena je karitato, li zorgis pri necesoj spiritaj kaj aĵaj de liaj fiduloj.
Eble li mortis post la Nicea koncilio, do post la 325 p.K..
Famega pro sia protektado en maro, li iĝis dum la 11a kaj la 15a jarcento la Sanktulo plej preĝata en la kristana mondo, precipe post la "ŝtelo" de liaj ostoj fare de maristoj apulujaj en 1087.
Hodiaŭ li estas simbolo de ekumenismo.