[Hejmen]Radio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Radio estas la elsendo de sono? aŭ aliaj signaloj per [elektra-magnetaj ondoj]?.

La inventisto de radio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputa, sed pluraj el la unuaj gravaj paŝoj estis de [Nikolai TESLA]? kaj de [Guglielmo MARCONI]?. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi [Morse kodajn]? mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.

Antaŭ la kreo de televido?, komercaj radiaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko.

Per Interreto? alvenas nun la ebleco elsendi per la reto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblecon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj kiuj tiel ekekzistis nur kiel [interreta radio]? kaj estas dank'al Interreto same aŭskulteblaj tutmonde .

Radio en Esperanto

Radio Esperanto - Radio Polonia - Radio Vatikana - [Radio Aŭstria Internacia]? - [Radio Habana Kubo]?

Eksteraj ligiloj:

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 7:59 am by Zav' (diferencoj)
Serĉu: