[Hejmen]Protelo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Protelo (Proteles cristatus), Afrika mamulo?, simila al la hienoj?, kiu fosas kaŝejojn en la tero (aŭ tre ofte okupas la jam fositajn nestojn de orikteropoj). Kvankam membro de la hienedoj, la protelo estas multe malpli feroca, malpli fortika, kaj malpli granda ol la tipaj hienoj. Ĝi povas manĝi malgrandajn mamulojn aŭ birdojn, sed preferas insektojn?, ĉefe termitojn?, ne predaĵojn aŭ kadavrojn kiel siaj kuzoj-hienedoj. Matura protelo tipe longas 55-80 cm (sen enkalkuli la 20-30 cm da vosto) kaj altas 45-50 cm ĉe la ŝultroj. Pro la sinkaŝemo kaj ĉefe dumnokta aktiveco, la protelo ne estas multe esplorita. Ili vivas dise, unuope, kvankam kelkfoje pluraj patrinoj dividas komunan neston (kaj laŭraporte suĉigas ankaŭ la idojn de la samnestaninoj).

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 16, 2002 10:46 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: