(plusendita de Pinjina)

[Hejmen]Pinyin

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Pinyin (ĉinskribe: 拼音 pin jin, "kunmetitaj sonoj") estas la oficiala metodo en Ĉinio skribi la ĉinan lingvon per la [latina alfabeto]? anstataŭ la tradiciaj hanzi (汉字) signoj. Oni uzas ĝin eksterlande por helpi lernantoj de la ĉina lingvo kaj transskribi ĉinajn nomojn en aliaj lingvoj, sed pinyin restas malmulte uzata ene de Ĉinio.

La pinyin sistemo baziĝas sur la prononco de la Putonghua? (普通话), la normita lingvo de Ĉinio bazita sur la mandarina? kiel oni parolas ĝin en Pekino.

Sonoj kaj Literoj

La uzado de la literoj en pinyin estas iom malkutima, ĉar la fonologio? de la ĉina estas tre malsama al tiu de latino. Ekzemple q kaj x indikas sonojn similaj al ĉ.

Tono

Rimarkinda karaktero de la ĉinaj lingvoj estas, ke vortoj distingiĝas ne nur per konsonantoj kaj vokaloj, sed ankaŭ per tono. La nombro de tonoj malsamas en ĉiu lingvo, sed en la putonghua ili nombriĝas 4:

  1. - Alta, plata tono
  2. / Plialtiĝanta tono
  3. v Falanta, plialtiĝanta tono
  4. \ Falanta tono

Oficiale oni montru la tonojn per diakritikaj markoj super la vokalo de ĉiu silabo, sed ĉi tiuj ofte estas ellasitaj en alilandaj transskriboj. Fojfoje kiam la diakritikoj estas nedisponeblaj, oni anstataŭe montras la tonojn per meti la numeron de la tono post ĉiu silabo: pu3 tong1 hua4

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 14, 2002 6:00 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: