(plusendita de Nikolao)

[Hejmen]Sankta Nikolao

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Santka Nikolao (ĉ. 250-325) estas la Sanktulo, kiu ricevis, en la vivo de la Eklezio, la kulton pli vastan, post tiu de la Beata Virgulino Maria. Li naskiĝis en la antikva Turkio, en Patara de Lycia, eble en 250 aŭ 260 post Kristo.

Li distingis sin pro sia nobleco al la malriĉuloj kaj la bezonantoj. La epizodo, efektive, kiu karakterizis la periodon de lia juneco, kiam li estis ankoraŭ simpla laiko, estas kiam li helpis tri malriĉajn junulinojn, donante sekrete, dum noktis, tri saketojn plenajn je mono. Nuntempe, en la ikonografio estas bildigitaj tri sferoj oraj (la tri saketoj) sur la evangeliaro. Tiel, danke al li, ili edziniĝis. Pastro plena je karitato, li zorgis pri necesoj spiritaj kaj aĵaj de liaj fiduloj.

Eble li mortis post la Nicea koncilio, do post la 325 p.K..

Famega pro sia protektado en maro, li iĝis dum la 11a kaj la 15a jarcento la Sanktulo plej preĝata en la kristana mondo, precipe post la "ŝtelo" de liaj ostoj fare de maristoj apulujaj en 1087.

Hodiaŭ li estas simbolo de ekumenismo.


Originale elitaligita de [Nicola RUGGIERO]?.
/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 28, 2001 6:38 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: