[Hejmen]Nietzsche

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Friedrich Wilhelm NIETZSCHE [Fridriĉ Vilhelm Niĉ] (1844-1900) estas germana filosofo.

Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filosofoj. Lia famo devenas ambaŭe de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.

Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filosofion ĉefe kiel arto?. Pro tio siaj verkoj kondutas la legantojn ofte antaŭen de la kutimaj filosofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamantaj poemoj.

Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filosofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon dank'al lia filosofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filosofio sed ankaŭ pri lia vivo.

Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologo (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filosofoj, inter alie tre notinde Schopenhauer? kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro sia grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo, (La antikristo).

Nietzsche estis tute portata de sia filosofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filosofion, li estis sia filosofio. Pro lia akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filosofion de Nietzsche, oponiante ke ĝi estas nur atako kaj destrukto de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Antaŭen de bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra).

Verkoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 9:59 am by Zav' (diferencoj)
Serĉu: