[Hejmen]Loglano

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Planlingvoj > Loglano

En la jaro 1955-a Ĝemz Kuk Braŭn (JCB) komencis verki nelongan (li pensis tiam) artikolon pri la ebleco de kontrolo de psikologia fenomeno konata ankaŭ kiel "hipotezo de Sepir-Ŭorf". La temo iĝis la plej grava laboro de lia vivo -- por kontroli la hipotezon de Ŭorf s-ro Braŭn komencis krei specialan artefaritan lingvon.

La esenco de Ŭorf-hipotezo estas: "Lingvo influas pensadon". S-ro Braŭn kaj liaj kunlaborantoj kreis principojn por kontroli la Ŭorf-efekton kaj la plej gravan ilon por tio -- elstare logikan lingvon, kiu estas dekomence konata kiel Loglano.

Jaroj pasis kaj oni ekkomprenis, ke Loglano estas ne nur altvalora pro antropologiaj sciencaj testoj, sed ankaŭ por komunikado inter homo kaj komputilo, por komputila analizado de tekstoj, ktp.

Dum dek unu jaroj oni kreis la lingvon -- en 1966 aperis la unua eldono de "Loglan 1", priskribo de la lingvo. Kelkajn jarojn poste komputilaj kontroloj trovis en Loglano sintaksikajn neprecizojn. La lingvo denove troviĝis en laboratorio. Nur en 1988 oni eldonis la finan varianton de Loglano -- la vere logika lingvo, kiu bazas sur neniu el naturaj lingvoj.

Nun oni povas sendube diri -- jes, Loglano ne estas nur kodaro, ĝi vere estas parolebla lingvo -- ja kelkaj homoj ne nur verkas Loglane, sed eĉ jam povas paroli.

Tamen ne estas simple lerni Loglanon. La lingvo mem ne estas malfacila: simpla gramatiko, konataj vortoj. Sed homa menso plej verŝajne ne povas pensi vere logike.

Iom pli detale: http://loglan.euro.ru/loglano.html


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 5, 2002 10:34 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: