[Hejmen]La Templo Bajjungŭan

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Turismo > [Gvidlibro pri Pekino]? > La Templo Bajjungŭan
La templo, situante ekster Sjibjanmen de Pekino, estis la unua monaĥejo de Ĉjŭanĝen-sekto de taoismo kaj ankaŭ la unua sidejo de Longmen-sekto. Tiu templo konstruiĝis en 739 p.K. Ĝi antaŭe nomiĝis Tjanĉangguan. En 1224 taoisto Ĉiŭ Ĉangĉun venis al Janĝing (la nuna Pekino) kaj loĝis tie. Poste oni konstruis halojn, palacojn kaj loĝdomojn sur la ruino de Tjan ĉanggŭan. Ĉiŭ Ĉangĉun estis unu el la sep disĉiploj de Ŭang Ĉongjang, la fondinto de Ĉjŭanĝen-sekto de taoismo, kaj ankaŭ la kreinto de longmen-sekto . En 1394 oni donis al la templo la novan nomon Bajjunggŭan.

La nun ekzistantaj haloj de la templo rekonstruiĝis en Ming- kaj Ĉing-dinastioj. La templo havas la tri partojn mezan, orientan kaj okcidentan, kaj malantaŭan korton. Diŝingmen, 7etaĝa portalo kun 4 kolonoj, aspektas tre impone. Tie antaŭe estis loko por observi planedojn. Sur la muro de la pordo estis skulptitaj ŝtonaj simietoj. Ĝi estas unu el la vidindaĵoj de la templo.

En la meza parto staras kvin haloj unu post alia kaj sonorila kaj tambura turoj. En la orienta kaj okcidenta partoj troviĝas po kvin flankaj haloj simetrie arnĝitaj.

La malantaŭa korto nomiĝis Junĝji-ĝardeno kaj ankaŭ Malgranda Penglaj. Ĝi kun la Ordinada Altaro kaj Junĝjiŝan-domo kiel la centro ornamiĝas per artefaritaj montetoj, ĉirkaŭ koridoro kaj ombroriĉaj arboj.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 30, 2001 6:43 pm by ZHU Xin (diferencoj)
Serĉu: