[Hejmen]La Pekina Zoologia Ĝardeno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Turismo > [Gvidlibro pri Pekino]? > La Pekina Zoologia Ĝardeno
La Pekina Zoologia Ĝardeno sin trovas en la okcidenta parto de la urbo, kun pli ol 5,000 bestoj de ĉirkaŭ 500 specoj.

Malgrandaj bestoj, kiaj zibeloj, lutroj k.a., loĝas en la malgranda bestoĝardeno oriente de la ĉefa enirejo. Se oni rondiras de oriente okcidenten, oni povas viziti laŭvice la enfermejojn de simioj, elefantoj, ursoj, tigroj, leonoj, resusoj, naĝbirdoj (en pitoreska lageto), hipopotamoj, rinoceroj kaj cervoj. Ĉe la lasta vidiĝas milu (Elaphurus davidianus), rara indiĝena besto de Ĉinio, kun vosto iom simila al la azena, hufoj al la bovaj, kolo al la kamela kaj korno al la cerva, kaj tial ĝi estas konata en Ĉinio kiel Kvarobla Malsimilaĵo.

En la okcidenta parto de la ĝardeno estas enfermejoj de ĝirafoj, maraj bestoj, manatoj, ĉimpanzoj, goriloj kaj reptilioj. Tie oni povas vidi interalie orharajn simiojn kaj blankkapajn folisimiojn -- rarajn apartaĵojn de Ĉinio.

Proksime al la elirejo de la ĝardeno staras domo ĉirkaŭita de verda bambuaro. En ĝi loĝas monde famaj kaj raraj bestoj de Ĉinio -- grandaj pandoj.

En Ĉing-dinastio la loko estis privata ĝardeno de princo. En 1908 ĝi fariĝis menaĝerio nomata Ŭanŝengjŭan (Ĝardeno de Dek Miloj da Bestoj). Post la Liberiĝo ĝi multe disvolviĝis kaj nun prezentas sin kiel vere granda zoologia ĝardeno.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 11, 2002 6:46 pm by ZHU Xin (diferencoj)
Serĉu: