[Hejmen]Kruco

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

ORIGINALA NOMO: Cross.
KREINTO: Justin Love.
UNUA ELDONO: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition'.http://www.abstractgamesmagazine.com
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 8x8a ludtabulo. Po 16 ludpecoj ĉiu ludanto, blankaj kaj nigraj. Ili estu iomete pli malgrandaj ol tiuj de Damoj, ĉar eblas ludi jen sur la intersekcojn de 4 fakoj, jen sur la fakojn mem.

Eka pozicio videblas per bildo 1.

MOVOJ

Nigrulo komencu kaj de tiam ludantoj alternu siajn vicojn. Ĉiuvice, ĉiu ludando movu unu el siaj ludpecoj kaj poste forigu el la ludtabulo iun ajn kaptitan ludpecon. La vorto 'kaptita' eble ne estus la plej konvena, ĉar kelkaj eĉ la plimulto el la kaptitaj ludpecoj povas esti propraj. Ludpeco sur intersekco inter 4 fakojn 'gardas' tiujn 4 fakojn.

Per la supra parto de la bildo 2 la nigra ludpeco sur la dekstra bordo povas moviĝi 7 fakojn maldekstren, rezultante la pozicion montratan per la suba parto de la bildo 2. Tiu ludpeco povus halti sur iu ajn el la 4 malplenaj fakoj laŭlonge sia vojo.

Farinte tion, oni forigu la 'dividitan' ludpecon.

KAPTOJ

Oni forigu ĉiujn ludpecojn partoprenantajn en la jenaj figuroj:

Rigardu bildon 3. Oni forigu ĉiujn ludpecojn tie montratajn, escepte tiun blankan sur la suba dekstra angulo. Kvankam tiu ĉi ludpeco kuŝas sur intersekco, ĝi ne apartenas al la kaptanta formacio konsistanta el unu blanka ludpeco kaj aliaj 3 nigraj ĉirkaŭ ĝi.

Iam eblas okazi, ke unu simpla movo kreas pli ol unu kaptanta formacio. Plejofte tio okazas pere de du krucoj interplektitaj. Ĉikaze, ludanto difinu la ordon de la kaptoj.

Venkos tiu, kiu unue movu unu el siaj ludpecoj ĝis la plej malproksima horizontalo, kondiĉe ke li/ŝi ne estu kaptata en la sekvanta movo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 15, 2002 3:11 pm by Del Castillo (diferencoj)
Serĉu: