[Hejmen]Klasifiko De Loknomoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Toponimio > Klasifiko de Loknomoj

La demando pri klasifikado de loknomoj estas malnova okupo, ofte diskutebla kaj kontraŭdira. La plej simpla ŝajnas divido de geografiaj nomoj laŭ speco de objektoj - en la unua nivelo kaj laŭ karaktero de signifoj - en la dua nivelo.

  1. Oronimoj? - Nomoj de relief-elementoj kaj formoj: kontinentoj, insuloj kaj duoninsuloj, montaroj kaj montoĉenoj, montoj kaj montpintoj, valoj kaj ebenaĵoj, plataĵoj, intermontoj, kavaĵoj k.s.
  2. Landnomoj - Nomoj de vastaj loĝitaj areoj: mondpartoj, landoj, regionoj, provincoj.
  3. Urbonomoj? - Nomoj de loĝlokoj: urboj, vilaĝoj, urbetoj, diversaj stacioj k.a.
  4. Hidronimoj - Nomoj de riveroj, fontoj, lagoj, maroj, oceanoj, akvorezervejoj, kanaloj, golfoj, markoloj.
  5. [Loknomoj diversaj]? - Nomoj de plantaraj areoj: arbaroj, parkoj, herbokampoj, stepoj, dezertoj, k.t.p.
  6. Mikrotoponimoj? - Nomoj de urbaj kvartaloj, stratoj, placoj, trapasejoj, pontoj k.a.

Laŭ karaktero de signifoj, loknomoj dividiĝas je multaj grupoj. La plej oftaj estas: (a) Fizika eco de la objekto: grandeco, alteco, koloro, formo; (b) Anatomiaj terminoj (t.n. metaforaj toponimoj): buŝo, nazo, korno, dorso; (c) Mastrumaj objektoj kaj iloj; (d) Fitotoponimoj, t.e. nomoj de kreskaĵoj; (e) Zootoponimoj; t.e. nomoj de animaloj; (f) Antrotoponimoj, t.e. nomoj (familinomoj, moknomoj).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 14, 2002 4:55 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: