[Hejmen]Karlovy Vary

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mondkonata banloka urbo

K A R L O V Y V A RY

Iuj diras, ke ĝi estas pitoreska, iuj ĝin taksas la plej bela el ĉiuj anguloj de la mondo, ofte ĝi estas nomata ankaŭ "PERLO en SMERALDA ENKADRIGO". Vero estas, ke la urbo Karlovy Vary estas nuntempe kaj jam longe plej konata, plej signifa kaj plej vizitata banloko de nia respubliko -

	- urbo redonanta la sanon al multegaj malsanaj gastoj,
	- urbo, kiu ĉiam ravigas vizitantojn kaj aliajn artistojn al sentoplena verkado, al fari aŭ diri ion por plua disvastigo de ĝia renomo
	Kaj tiu nia mondrenoma urbo troviĝas en arbarriĉa montetaro. Ĉirkaŭ kaj super la urbo altiĝas verdaj arbaraj deklivoj, el kiuj elstaras krutaj rokaj klifoj.
	Unuopaj montoj similas al dioj similas al dioj, kiuj regas super la urbo. Menciindaj estas:
	- "ALTAĴO de AMIKECO" (= Výšina přátelství) - kun belvedera turo DIANA
	- "ALTAĴO de ETERNA VIVO" (= Věčný život) - kun belvedera turo de GOETHE
	kaj tuj apud ĝi estas:
	- "PINTO de TRI KRUCOJ" (Tři kříže)
	aliloke estas:
	- "SUDA MONTO" (Jižní vrch),
	la plej konata estas:
	- "ALTAĴO de CERVA SALTO" (= Jelení skok) - oni ĝin ankaŭ nomas
	- "ALTAĴO de PETRO la GRANDA" (= Výšina Petra Velikého), 
	kontraŭdirekte de ĝi estas
	- "MONTO de VÍTEK" (Vítkova hora)
Inter la arbarriĉaj deklivoj en profunda valo meandras la rivero TEPLÁ (ĝian nomon oni povas traduki "VARMA"). La rivero kvazaŭ distranĉas la terenon. La rivero Teplá troviĝas nur 370 metrojn super marnivelo, sed la ĉirkaŭaj montoj estas la urbo tute kaŝita. Kiu tion ĝis nun ne kredis, ke Karlovy Vary troviĝas inter aŭ meze de montaro, certe konsentos, se propraokule tion vidos. Tion oni povas vidi el kiu ajn altaĵo. La banloko estas dislokita amabaŭflanke de la rivero Teplá. Se oni ĉirkaŭpromenos super la urbo - tra riĉaj arbaroj sur deklivoj de la altaĵoj kaj montetoj - kaj se oni rigardas malsupren al la urbo - la samaj lokoj de la urbo aspektas ĉiam el diversaj direktoj tute alie.
	Dum la promeno tra la urbo oni povas vidi ne nur nuntempajn interesaĵojn, sed ankaŭ diversmalnovajn memorindaĵojn pri la ekesto kaj disvolviĝo aŭ evoluo de la banloko Karlovy Vary.
	Unuopaj konstruaĵoj kaj lokoj instigas nin al aŭskultado de diversaj rakontoj aŭ historiaj  faktoj. El kelkaj simboloj de la urbo Karlovy Vary oni povas antaŭ ĉio sciiĝi ion pri la 

ALTAĴO DE CERVA SALTO

kiu apartenas al la plej altegaj kaj plej vizitataj lokoj super la urbo. Ĝi troviĝas 450 metrojn super marnivelo. La Altaĵo de CERVA SALTO estas granita rokaro, kiu estas videbla el multaj lokoj de la urbo. Ekde la Gejsero oni povas ĝin atingi piede post 20 minutoj. Pri tiu ĉi roko oni rakontas ofte la legendon, kiu rilatas al malkovro de la varma kuracakvo. Nome: Roma imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Karolo la IV-a dum ĉasado sekvanta la hundon, kiu ĉaspelis cervon, haltis sur tiu ĉi rokaro. Oni diras, ke ekde tiu ĉi loko la ĉaspelata cervo saltis ĝis la Gejsero, kie la reĝaj hundoj brog-vundiĝis en brulakva akvo. Ĉu tio estas vero, ni nun ne povas prijuĝi. Sed por memoro al tiu ĉi legendo, kiu parolas pri deveno de nia urbo Karlovy Vary, estis starigita sur la rokaro skulptaĵo de ĈAMO. Kial oni ĉi tien starigis ĈAMON? - ne CERVON? Nu, legendo estas legendo ... Eble tial, ĉar en tiu ĉi regiono neniam vivis ĉamoj, nur cervoj!!! Kaj la cervoj ne scias salti sur rokoj.

	(Ĉu laŭ tiu ĉi legendo oni povas rekomendi "Ne kredu ĉiam je ĉio!")
Kaj la ĉamo fariĝis ankaŭ unu el kelkaj simboloj de la urbo.

La statuto de ĈAMO estas metala gisaĵo, kiun al la urbo dediĉis barono Heindrick von Lützow, ŝatanto de la besto-statuoj, kiuj ĉi tien transloĝiĝis el Mecklenburgaj vastaj ebenaĵoj. La statuo de Ĉamo aperis sur la rokaro en la jaro 1851. La statuo post multaj jaroj estis iom difektita kaj en la jaro 1984 ĝi estis forigita kaj farita nova kopio. Denove ek de la jaro 1986 ĉi tie staras nova bronza statuo de ĈAMO.

	Apud la rokaro de CERVA SALTO troviĝas ALTANO DE MAIER (ĉeĥe: Maierův gloriet)
Ĝi estas belvedera oklatera altaneto en ĉina stilo, kiun konstruigis viena kuracisto (naskodevena karlovarano) Maier en la jaro 1804. La altano havas ruĝan tureton kaj estas ĝis pinto preskaŭ 11 m alta kaj apartenas al la plej vizitataj lokoj. De tie oni povas vidi belan panoramon de la urbo. Loko, kie nun troviĝas

FOIRPLACO (ĉeĥe: Tržiště)

kun ligna portiko, nomata FOIRA KOLONARO (ĉeĥe: TRŽNÍ KOLONÁDA) kun KASTELA TURO (ĉeĥe: ZÁMECKÁ VĚŽ) kaj KASTELA KOLONARO MALSUPRA kaj SUPRA (ĉeĥe: ZÁMECKÁ KOLONÁDA dolní - horní) estas la plej malnova - antikva parto de la banurbo Karlovy Vary. Dum la historio ĝi estis centro de ĉiu agado jam de sia ekesto. En tiu centro konstruigis imperiestro kaj reĝo Karolo la IV-a proksime de GEJSERO en la jaro 1358 ĉaskasteleton. Tie ankaŭ ekkreskis kolonio, al kiu poste la imperiestro kaj reĝo donis la urbajn rajtojn.

	La kolonio, kiu unue estis nomata WARY, ricevis ankaŭ rajton uzi la nomon de la imperiestro - do VARY de KAROLO (ĉeĥe: Karlovy Vary). Tiu ĉi jaro 1358 estas la jaro de ekesto de la urbo kaj ĝi en la jaro 1998 solenis la 640-an datrevenon de sia fondiĝo.

La FOIRPLACO - tio estas la mezepoka urbo.

	Sur la norda flanko de Foirplaco, kie nun staras la FOIRA KOLONARO, estis ĉirkaŭ la jaro 1520 konstruita la urbodomo, sed en la jaro 1604 dum incendio estis detruita ne nur la urbodomo kun urba arkivo, sed tuta tiama gotika kaj renesanca urbo. Tial restis neniaj antaŭaj dokumentoj pri la vivo de la urbo kaj restis kompreneble nek la malnovaj domoj.
	Sur la loko de iama urbodomo oni konstruis en la jaro 1883 provizoran FOIRAN KOLONARON. Projektis ĝin mondkonataj arkitektoj Fellner kaj Helmer. Ĝi havis ligno-skulptistajn dekoraĵojn kaj kvankam ĝi estis el ligno, ĝi funkciis preskaŭ ĝis nun (nome ĝis la jaro 1987, kiam ĝi estis fermita kaj komencis ĝia rekonstruado en la sama stilo).

	Sub la tegmento de FOIRA KOLONARO estas du kuracfontoj:
- FOIRA FONTO (ĉeĥe: Tržní pramen), kiu estas ĉirkaŭ 57 Celsius-gradojn varma, kaj

- FONTO DE KAROLO la IV-a (ĉeĥe: Pramen Karla IV.) - kies varmo estas ĉirkaŭ 60,5 Celsius-gradojn.

	Super tiu ĉi fonto estas metala reliefo, kiu bildigas legendan malkovron de kuracfontoj fare de la imperiestro Karolo la IV-a.
	Estas feliĉo, ke jena parto de la FOIRPLACO estis rekonstruata kaj oni povas denove admiri ĝian belecon.
	Spacon de la FOIRPLACO, kiu estas la plej antikva loko de la urbo, kompletigas la barokstila

statuaro de SANKTA TRIUNUO

La statuaron faris skulptisto Josef Oswald Wenda el Žlutice en la jaro 1716. La statuaro estis konstruita kiel dankesprimo pro tio, ke tiutempe pesta epidemio (ĉeĥe: mor) evitis la urbon. Tial oni nomas ĝin "PESTA KOLONO"

	Dominanto de la tuta FOIRPLACO estas karakteriza arkitekturo de
KASTELA TURO (ĉeĥe: Zámecká věž)

	Ĝi estas postrestaĵo de la origina ĉaskasteleto de la imperiestro kaj reĝo Karolo la IV-a. La ĉaskasteleto estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1358. En ĝi de tempo al tempo restadis la imperiestro proksime de la kuracfontoj kaj mem sin kuracadis. En la jaro 1604 ĝi same kiel la tuta urbo forbrulis. Tial en la jaro 1608 sur ĝia aspekto. La turo havas simplan piramidan tegmenton, triflankan arkadan ambiton en la dua etaĝo kaj karakterizan barokan tureton supre. En pasinteco de la ambito oni bonvenigadis per fanfaroj elstarajn gastojn kaj nun ĉiujare oni ĉi tie solene inaŭguras la bansezonon.

	Super la foirplaco ĉirkaŭ la Kastela Turo troviĝas
	KOLONAROJ DE KASTELAJ FONTOJ - ili estas du: LA SUPRA kaj 
                                                                              LA MALSUPRA

LA SUPRA KASTELA FONTO (ĉeĥe: Horní zámecký pramen) elfluas el malfermita ronda altano kun kupola tegmento, kiun apogas ok kolonoj. Ĝi estas la plej alta punkto de la kastelaj kolonaroj. Ĝin projektis la arkitekto Josef Zach kaj ĝi estis konstruita en la jaro 1848. La fonto estas varma 49,8 Celsius-gradojn.

	Iom pli sube oni konstruis halon de la
MALSUPRA KASTELA FONTO (ĉeĥe: Dolní zámecký pramen) en la jaroj 1911-12 laŭ projekto de la arkitekto Bedřich Ohmann. La fonto elfluas el la artefarita groto, sur kies fono estas secesie skulptita sabloŝtona reliefo - grandega kapo - simbolo de la "GARDANTO DE LA FONTOJ". Ĝin skulptis la skulptisto Hejda el Vieno.
	En ĉi tiun ampleksan kolonaron kondukas ŝtupoj el la Foira kolonaro. Okcidenta flanko de la kolonaro estas enkonstruita en naturan rokon. Ronda spaco estas de supro malfermita. Ĉe la kolonoj estas du satirusoj. Post kelkaj jaroj de la rekonstruo oni nun povas vidi ĉion propraokule.

KARLOVARA GEJSERO (VŘÍDLO)

Grandioza natura teatraĵo!

	Sur la dekstra bordo de la rivereto Teplá estas la ĉefa celo de ĉiuj vizitantoj - la plej varma kaj plej forta fonto de Kuraca mineral-akvo en Karlovy Vary - varmega 72 Celsius-gradojn.
	Jam ekde nememorata pratempo senĉese pulsadas, ŝprucante per potenca fluo ĝis alteco de 12 m, el profundo 2000 metrojn en mallongaj intervaloj pli ol 200 litrojn da akvo dum unu minuto.
	La Gejsero estis origine sentegmenta. En tridekaj jaroj de la 19-a jarcento oni konstruis simplan halon sur kolonetoj.
	Nova impona kolonaro interne ornamita per latuno kaj per bronzo estis konstruita laŭ projekto de vienaj arkitektoj Pellner kaj Helmer. Ĝia finkonstruo estis en la jaro 1879. Pro abundo da metaloj dum la Dua mondmilito estis de germanaj nazioj malmuntita en la jaro 1939  kaj la materialo uzita por kanonoj. Post la Dua mondmilito oni konstruis ĉi tie provizoran simplan  lignan budon - ĝian aspekton oni povas vidi sur malnovaj bildkartoj. Sed ankaŭ tiu ĉi - hodiaŭ jam oni povas diri ankaŭ "historia" provizora budo estis en la jaro 1965 forigita kaj la Gejsero estis certan tempon sentegmenta.
	Nun ĉirkaŭ la Gejsero staras nova kolonaro. Ĝi estis malfermita la 11-an de majo 1975 kaj tiam ricevis nomon laŭ la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin.
	Ampleksan modernan du-etaĝan konstruaĵon el rustorezista ŝtalo, el vitro kaj el marmoro  oni konstruis laŭ projekto de arkitekto inĝ. Jaroslav Vetruba. La konstruaĵo similas al majusklo "L". Meze staras ĉefa ronda halo, kiu havas 364 m2 (tricent sesdek kvar kvadrat-metrojn) kaj alta estas 12 metrojn. La kupolo estas el vitro kaj havas ankaŭ 12 m-ojn supren.
Transversa promenada halo estas 8 m-ojn alta kaj ĝia areo estas 884 m2 (okcent okdek kvar kvadrat-metrojn). Longforman halon kun areo 952 m2 oni eluzas ankaŭ al promenado.En ĝi estas envitrigitaj mineralaj fontoj, el kiuj ĉerpas la akvon malsanuloj por trinki. En la nova Gejsera kolonaro povas komforte promeni kaj trinki interne ĉirkaŭ 2000 homoj.
	Nun oni simple nomas la kolonaron "GEJSERA KOLONARO".
	Grava centro de banloka vivo, tuj de sia ekesto, estis la ĉefa promenada vojo kun monumenta kaj karakteriza konstruaĵo en novrenesanca stilo:
	MUELEJA KOLONARO aŭ KOLONARO de ZÍTEK

(ĉeĥe: MLÝNSKÁ KOLONÁDA - ZÍTKOVA KOLONÁDA)

Oni ĝin konstruis sur la kajo de la rivereto Teplá (sur ĝia maldekstra bordo) en la jaroj 1871-81 laŭ projekto de elstara ĉeĥa arkitekto Josef Zítek, kiu konstruis ankaŭ Nacian teatron en Praha. Do, la centjaran datrevenon ĝi jam solenis en la jaro 1981. Dum kelkaj jaroj (ok-dekaj) ĝi estis rekonstruata - la rekonstruo estis finita en la jaro 1986 de la ĉefa parto, sed dum pluaj jaroj oni daŭrigis la rekonstruadon de la teraso (tiam oni ne povis al la teraso veni).

	Se ni promenus inter cento da korintikaj kolonoj (pli precize inter 124) kaj se ni rigardus supren, ni vidus la kasetforman plafonon, kiu estas tre interesa. 
	Sur la teraso estas dekdu statuoj, kiuj estas alegorioj de monatoj. Sub la volbo de la Kolonaro (Portiko) troviĝas kvar fontoj, nome: 
	Fonto de Libuŝa (Libušin pramen) 61,5 C varma
	Fonto de princo Venceslao (Pramen knížete Václava) 65,3 C varma,
	Fonto de Najado (Rusalčin pramen) 55,6 C varma.
	Super la Mueleja fonto troviĝas marmora tabulo kun odo de Bohuslav Hasištejnský el la jaro 1500, je glora honoro de Gejsero en Karlovy Vary. Tiu ĉi odo dokumentas la longan historion de la fontoj. Ĝi estis ĉizita en marmoron laŭ iniciato de la kuracisto D-ro Jean de Carre en la jaro 1827 fare de skulptisto Trachner el Prago.
	Antaŭ ol oni enpaŝus sub la volbon de Kolonaro, estas necese rigardi pluan fonton, nomatan Roka fonto (Skalní pramen) 47,9 C varma.
	Menciinda estas ankaŭ la malgranda sed pitoreska malfermita altano, kie elfluas la Fonto de libereco (Pramen svobody) kun temperaturo 60,8 C. Ĝi troviĝas ĉe la ĉefa promenada vojo inter la Mueleja kolonaro kaj la bandomo III.
	Super la kolonaro staras Kolono de Kembriĝo (Cambridžský sloup), kiu tie staras ekde la jaro 1834 je memoro al gedukoj el Cambridge. Al tiu kolono kondukas supren la ŝtuparo tuj ĉe la kolonaro.
	Kaj proksime de tiu loko super la dekstra parto de Kolonaro kaj super la Roka fonto, sur la deklivo troviĝas la sabloŝtona statuo de Sankta Bernardo el Clarvaŭ, de nekonata baroka artisto, Ĝi datiĝas el la jaro 1706.

	Ion al la nomo "Krušné hory"
La ĉeĥa adjektivo "krušný" sonas triste - ĝi povas signifi: severa, malfacila, peza, laborpostula, nelevebla ... kaj simile. Sed antaŭ multaj jaroj oni uzadis en la ĉeĥa lingvo la verbon "kruchati" - ĝi signifas "ekspluati". Sed ne ĉiu scias, ke tiun ĉi montoĉenon oni nomadis ankaŭ RUDOHOŘÍ - kaj tio estas la ĝusta esprimo por ERCMONTARO - germane ERZGEBIRGE - tio signifas: "MONTARO DE ERCOJ"

ERCMONTARO (Krušné hory)

estas la montoĉeno formanta la nord-okcidentan naturan limon inter Ĉeĥa kaj Germana respublikoj. Ĝiaj arbumitaj deklivoj kaj bonaj klimataj kondiĉoj vicigas ĝin al la plej ŝatataj kaj plej belaj montaroj en la okcidenta Bohemio.

	Riĉaj erc-trovejoj kaj ampleksaj arbaroj influis jam ekde la mezepoko trajtojn de tiu ĉi regiono. La minado kaj konsekvenca komercado kun najbaraj landoj kaj kun enlando influis fondadon kaj disvolviĝon de la urboj. La minado portis en Ercmontaron vastajn eblecojn por utiligi la homajn kapablojn por ekstraktado de ercoj kaj ties prilaborado, la komerco certigis bonfarton.
	Tiam estis fonditaj reĝaj minej-urboj: JáchYmov (arĝento), Horní Blatná (stano, mangano), Boží Dar (arĝento, stano). Ilia disvolviĝo restigis al nia generacio  kulturajn kaj teknikajn memoraĵojn - dokumenton de matureco de niaj antauuloj.
	Finigo de la minado ŝanĝis karakteron de tiuj ĉi lokoj. La loĝantoj devis serĉi novajn fontojn por sia vivtenado. Tial en la 19-a jarcento estiĝis multaj manufakturejoj prilaborantaj precipe el ledo, metalo kaj ligno. Disvolviĝis ankaŭ punto-farado. Malgrandaj fabrikoj kaj laborejoj portis gajnon al la posedantoj, sed nesufiĉe da nutrado al simpla popolo. (Pro la malfacilaj socialaj kondiĉoj naskiĝis tie revoluciaj batal-tradicioj de la laborista klaso).

Ercmontaro nuntempe estas elstara centro de vintraj sportoj kaj turismo. Ĝia ĉarmo allogas pli kaj pli da vizitantoj enlandaj kaj eksterlandaj. ERCMONTAROn tranĉas reto da vintraj kaj someraj turismaj vojoj - signitaj per vojdirektiloj - kun pitoreskaj anguloj kaj belegaj videjoj en valojn.

	Unu el la plej interesaj pejzaĝoj estas tiu ĉirkaŭ la urbeto Boží Dar pro beleco de miksitaj arbaroj, akvujoj, turismaj vojoj kaj ampleksa torfejo - riĉa je karakteriza florado. Tra la torfejo kondukas instrua vojo, konigonta la vizitantojn kun la areo kaj ties specialaĵoj.
	La plej alta monto Klínovec atingas alton 1244 metrojn super marnivelo. La alian monto - la plej alta en najbara Germanio - FICHTELBERG havas 1214 metrojn. Menciindaj estas ankaŭ la aliaj montoj: Plešivec (1028 m), Blatenský vrch (1043 m), monto Špičák ĉe Boží Dar (1115 m) k.s.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 4:29 am by Malovec (diferencoj)
Serĉu: