[Hejmen]Greenpeace

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Greenpeace [grinpis] (angle: "Verdpaco") estas gvida sendependa kampanja organizo kiu uzas senperfortan rektan agadon kaj kreeman komunikadon por malkovri tutmondajn naturmediajn problemojn kaj por antaŭenigi solvojn necesajn por verda kaj paca estonto.

Greenpeace komenciĝis en la jaro 1971 kiam malgranda sed certa grupo de aktivuloj sur malnova 80-futa boato malrapide ekiris el Alasko laŭ la malvarmaj ondoj de Pacifiko. Ilia misio estis "plenumi ateston" pri la detrua testado de nukleaj armiloj planita por insulo Amĉitko. Ili ne sciis ke ili ĵus kreis tion kio poste fariĝis la plej granda mediprotektada movado en la mondo.

Dum 30 jaroj Greenpeace pritraktadis la plej kritikaj nnaturmediajn temojn. Hodiaŭ ĝia laboro koncentriĝas en ses grandaj penoj:

Greenpeace kampanjas kontraŭ miskonduto rilate naturmedion per rekta senperforta agado. Aktivuloj atentigas publikon pri tia miskonduto per riskaj intervenoj, kaj en la pasinto ili eniris zonojn de nukleaj testoj, blokis tubojn, el kiu elfluadis toksaĵoj, lokigis sin inter baleno kaj harpuno, stiris maldronigeblajn boatojn en danĝerajn lokojn. Per tiaj agoj ili helpis ĉesigi subterajn nukleajn testojn, fermis Usonan nuklean testejon, influis Eŭropan Union malpermesi importadon de fokaj feloj, antaŭenigis moratorion pri komerca balenkaptado, kaj helpis malpermesi ĵetadon de nukleaj rubaĵoj en maron. Ili ankaŭ laboris por implementi protekton de Antarktiko de ekspluatado per minado.

Por resti vere sendependa Greenpeace neniam akceptas donacojn de registaroj aŭ korporacioj. La sola fonto de subteno de la organizo estas ĝiaj individuaj membroj (ĉirkaŭ 2,5 milionoj en la mondo).


[Oleg Izjumenko]

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 8:47 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: