[Hejmen]Fratoj Lumiere

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kino > Direktoroj? > Francio

La francaj fratoj Auguste LUMIERE [ogust' lumjer'], 1862?-1954? kaj Louis LUMIERE [lui' lumjer'], 1864-1948, estis famkonataj pioniroj de la nova arto de kino dum la malfrua 19-a jarcento. Ili kreis aparaton nomita la "Cinématographe" kiu funkciis kiel kamero, filmrevililo, kaj projekciilo, kaj estis sufiĉe malgranda kaj malpeza, por ke unu homo kunportu kaj uzu ĝin.

La 22a marto 1895, Louis kaj Auguste prezentas sian unuan filmon, "La eliro de la fabrikejoj Lumière". La 28a decembro 1895 ili montris sian filmeton, "Alveno de trajno je [la stacidomo de] La Ciotat", al vidantaro en "Le Grand Café", kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro. Laŭ onidiro, kelkaj ŝokitaj spektantoj ekkriis kaj forflugis el la ĉambro por eviti la trajnon.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 25, 2002 9:38 pm by Christophe FOUCHER (diferencoj)
Serĉu: