Limoĝio ŝajnas preferinda al Limuzino, kiel regiono ĉirkaŭ la urbo Limoĝo. Elzaco/Elzaso al Alzaco. Aŭvernio al Aŭvernjo kaj verŝajne ankaŭ Burgonio al Burgonjo...
Pri Sent-Piero kaj Mikelono, uzi Sankta-Petro kaj Mikelono ŝajnus pli nature.
Mi intencas krei priskribojn de la regionoj, mi komencas pri Akvitanio, kiu estos tiel modelo por la aliaj, viaj komentoj estas bonvenaj
Preferu la plej uzatajn kaj konatajn nomojn. -Stefano KALB