Due, ĉu ne estas danĝere tiel libere uzi difinon "raso"? Kio estas "raso"? Nur iomete cerbumu, mi simple indikis eblajn dilemojn...
--[[Bjørn]]
Pri la 2-a demando. La termino "raso" estas unu el karakteroj de la homa kolektivo, simile al "etno", "lingvo", "konfeso". Ĝi estas objekta realaĵo kaj plu ekzistos sendepende de tio, ĉu ni mencios aŭ ne en la vikipediaj artikoloj. Mi pensas, ke danĝera estas ne la uzo pri rasa aparteno, sed propagando de la supereco de iu raso, religio, lingvo ktp.
-- Avtandil